La Universitato de Kalifornio en Davis (angle University of California, Davis ; mallongigita : UCD ; mallongigite: UC Davis aŭ Davis) estas unu el la dek kampusoj de la Universitato de Kalifornio, situanta en Davis, urbo en agrikultura areo en Norda Kalifornio, apud la vojo inter San-Francisko kaj Sakramento.
La universitato estis fondita kiel bieno por agrikulturaj studoj de la Universitato de Kalifornio en 1905. En 1959 ĝi iĝis sendependa kampuso de la universitato, laŭ la California Master Plan for Higher Education desegnita de la prezidanto de la universitato, Clark Kerr.
La universitato hodiaŭ estas inter la plej bonaj dek publikaj universitatoj, kaj estas konsiderita ekvivalenta en nivelo al la privataj Ivy League -universitatoj. La universitato estas membro de la reto Universitas 21, membro de la Asocio de la Universitatoj de la Pacifika Bordo, de la Asocio de Amerikaj Universitatoj kaj membro de la Asocio de Esploraj Universitatoj (la lasta el ili fakte estas nacia, ne internacia asocio).
© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search